[Date Prev][Date Next][Thread Prev][Thread Next][Date Index][Thread Index]

Grosser Bruder ueberwacht PGP-Schluessellaenge



Einem Bericht aus news:soc.culture.esperanto zufolge bekam eine
Firma, die PGP-verschluesselte Firmengeheimnisse von Europa nach
USA schickte, eine Strafandrohung von einer anonymen US-Behoerde,
welche die Email abgefangen hatte und monierte, sie koenne sie
nicht zum Empfaenger durchlassen, weil der PGP-Schluessel zu lang sei.
Kann jemand von aehnlichen Erfahrungen berichten?

Hier die wichtigsten Auszuege des (in Esperanto geschriebenen)
Artikels:

Xref: wtao97.oas.a2e.de soc.culture.esperanto:3340
From: 100103.24@compuserve.com (Simon Payne)
Newsgroups: soc.culture.esperanto
Message-ID: <199803010334_MC2-3511-FF54@compuserve.com>
Date: 1 Mar 98 08:30:20 GMT

Mia filo laboras tiumomente che speco de investada entrepreno. Tiu
entrepreno peras investojn en akcifondusoj al cheno de individuaj
investkonsilantoj kaj investfirmaetoj. Tiuj kvazau abonas la servojn de tiu
entrepreno. Konate, ghuste la plej interesaj fondusoj akceptas nur
ekinvestojn de minimume 150 000 euroj. Tiu entrepreno disigis tian
minimuman investon inter la subfirmaetoj tiel, ke ties klientoj povas
investi sumojn de nur 5 000 ghis 1 000 euroj. Aparte de tio la entrepreno
liveras la tutan necesan logistikon kaj chiujn datumojn necesajn por la
konsila laboro de la abonintaj konsilistoj. Evidente la centra entrepreno
ankau administras kaj pagas la proviziojn de la abonintaj konsilistoj, kiuj
rezultas el la perado de la achetkontraktoj pri fonduseroj.

Por la distribuado de informo kaj por la tuta komunikado inter la
abonantoj, la entrepreno kaj la akcifondusoj oni eksklude uzas Interreton
kaj retposhton. Fakte jam la TTT-servilaro de tiu entrepreno estas vere
impona instalajhoj, des pli pro tio, ke la entrepreno naghas en mono.

Nu, antau kelkaj semajnoj tiu entrepreno decidas enkonduki chifradon por
la tuta retposhto inter si kaj la akcifondusoj. Tiucele oni encirkvitigis
PGP-on en la ghenerala retposhta vojo kaj komencis intersekve funkciigi kaj
testi la chifradon po-partnere. En tuta Europo tiu afero funkciis
senprobleme. Iam, tamen, oni atingis la unuan Usonan partneron. Jam che la
plej unua testo kun la plej unua Usona partnero, la afero tuj fiaskis.
Anstatau la atendata chifrita respondo de la Usona partnero al la unua
chifrita mesagho revenis tute ne chifrita retposhtajho de stranga Usona
oficejo. Tiu informis, ke la plurbiteco de la chifrilo estis tro granda kaj
ke tio estas kontrau Usona legho. Aldone oni minacis maksimume procesi
kontrau chiuj kunagantoj, se dua tia mesagho iam alvenis en Usono! Ne nur
tio, la sendita chifrita mesagho tute ne atingis la adresaton!